Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 396 (2014-10-31)
[TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO (TEJO)] FONDUSO TRAMPOLINO

Ĉu vi havas bonan ideon por antaŭenigi Esperanton? Ĉu mankas nur eta helpo por realigi vian projekton? La Fonduso Trampolino povas subteni vin!

Trampolino estas nova iniciato de TEJO por doni konkretan helpon al tiuj, kiuj volas ekfunciigi junularajn projektojn. Plenigante la jenan formularon (http://bit.ly/1rynJ9g) vi priskribu vian proponon, kaj la helpon kiun vi bezonas. La helpo povas esti mona (ĝis 40 EUR), reklama, konsila, kunliga, ktp.
La sekva periodo komenciĝos la 1-an de novembro!

Se vi ŝatas la iniciaton kaj volas subteni ĝin, vi povas sendi mondonacon al la UEA-konto ftramp, por pligrandigi la disdoneblan sumon. Kaze ke vi ŝatus subteni ideojn de junuloj alimaniere, skribu al hr ĉe tejo.org pri via subtenemo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/trampolino

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026